La kunmetado per mortezo kaj tenono estas teĥniko, kiu estis uzata ekde jarmiloj tutmonde por ligi lignopecojn kune, kutime kiam la lignaj pecoj estas paralelaj rando-al-rande aŭ faras angulon je proksimume 90 ° inter si. Ekzistas multaj manieroj por plenumi tion, sed la baza ideo estas, ke la staranta fino de ligna peco adaptiĝas al la truo farita en la alia peco[1].
La elstara ekstremaĵo de la unua peco nomiĝas tenono, kaj estas ofte prilaborita en iomete pli malgranda grandeco ol la kavo kien ĝi estas enmetota, dum la truo nomiĝas mortezo. La kuplaĵo povas esti gluata, najlata aŭ ŝraŭbata por firme teni la du pecojn inter ili.
Tiuj ligiloj estas uzataj ankaŭ kun aliaj materialoj kiel ŝtono.